Kiom al vi mi ŝuldas?
Kiom vi prikalkulis al mi por via amikeco?
Sed kiam mi ĉion repagos, ĉu
Estos vi feliĉa kaj libera, aŭ...?
Sed antaŭ ol mi iros, mi volas diri al vi, ke:
Amo ne estas pluŝa uresto, nek floroj
Ĝi ne estas ankaŭ diablo kornhavanta
Nek ne estas amo, kiam la unua ploras
Kaj la dua sur ri saltas
Amo estas neniu filmo en neniu kino
Nek rozoj, nek kisoj grandaj, etaj
Sed estas amo, kiam la unua falas malsupren,
La dua tiras rin supren
Kiom al vi mi ŝuldas?
Kiom vi prikalkulis al mi por via amikeco?
Kiom valoris niaj vortoj,
Kiam ni provis ĉion denove?
Sed antaŭ ol mi iros, mi volas diri al vi, ke:
Amo ne estas pluŝa uresto, nek floroj
Ĝi ne estas ankaŭ diablo kornhavanta
Nek ne estas amo, kiam la unua ploras
Kaj la dua sur ri saltas
Amo estas neniu filmo en neniu kino
Nek rozoj, nek kisoj grandaj, etaj
Sed estas amo, kiam la unua falas malsupren,
La dua tiras rin supren