Vorto, vi estas penselemento,
vi povas esti iluzio, kiu forbruligas,
vi estas nekomprenebla, kiam oni nomas vin komprenita.
Vorto, vi portas tiom multe da simboloj,
vi estas mondpoluso en la ideoj,
vi povas esti superŝarĝita kaj fojfoje – ankaŭ malplena.
Vorto, vi estas tiel mallaŭta kaj tiel milda,
samptempe vi havas la plej grandan forton,
kiu ĉirkaŭpremas tiun ĉi terglobon kaj regas super ĝi.
Vorto, vi estas flustrata kaj citata,
vi estas la gvidradio, kiu gvidas nin,
vi diktis militon kaj pacon.
Vorto, vi havas tiom multe da formoj
kaj estas tiel neatingeble malnova,
vi povas esti arde varmega kaj tiel malvarma.
Vorto, vi estas misuzata kaj perkomandata,
vi kondukis diktatorojn
kaj tentis tutajn popolojn.
Vorto, vi estas fojfoje ankaŭ rigora
kaj trafas nin kiel glavetfrapo,
ĉar via efiko estas granda ne nur en la bono.
Vorto, vi estas tiel tenera kaj tiel varma,
via sonoro prenas nin en sian brakumon.
Vi estas la ponto, kiu interproksimigas la homojn.
Vorto, vi estas melodia, kiam oni kantas,
vi estas signalo, kiu penetras en nin.
Vi estas la simfonio, kiu neniam forsonas.