current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Venir au monde [Esperanto translation]
Venir au monde [Esperanto translation]
turnover time:2025-04-18 21:02:10
Venir au monde [Esperanto translation]

Vendiĝas ventmueliloj

Infanoj plenkreskuloj fariĝis

La lastaj frenezuloj rezignu

Vintro elektis eraran printempon

Kaj ni subskribas asekurajn kontraktojn

Kaŝas la korojn en ŝparbankoj

Elmetas nin al risko malaŭdaca

Pro timo pli ol ĉio timata

Veni en la mondon

Denove vidi la taglumon

Sed ĉi-foje

Naskite de sia propra amo

Venigi sin en la mondon

Fortranĉi la antaŭajn funiklojn

Por simple

Esti denove sia propra infano

Se estas eble renaskiĝi

Mi kungluos la perditajn vitropecojn

De la malnovaj fenestroj

Kaj vivos nur

Por iĝi mia propra vidvo

Por finfine ĉion rekomenci

Kun novaj korpo kaj koro

Sen estont- nek estinteco

Veni en la mondon

Malfermi la okulojn, etendi la brakojn

Por ke ĉiu fojo

Estu la unua, tiom ofte, kiom estos ende

Venigi sin en la mondon

Ĉiutage, ĉiumomente

Por simple

Esti denove sia propra infano

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
Sylvain Lelièvre
  • country:Canada
  • Languages:French
  • Genre:Jazz, Singer-songwriter
  • Wiki:https://fr.wikipedia.org/wiki/Sylvain_Leli%C3%A8vre
Sylvain Lelièvre
Latest update
Copyright 2023-2025 - www.lyricf.com All Rights Reserved