Kiam la fenestroj de la unua tramo
sendis la konatajn flirtrigardojn
al la kurtenoj de mia ĉambro
kaj la aŭroro venis premi la pordotenilojn,
sur la klavoj de la harmoniko
iris tonoj semi malpacon.
Sub la tegmento iu ludis.
Iu ridis pri tio,
dum alia ekkoleris.
Ĉiaokaze ĉiutage
li prezentis sin per la refreno:
„Mi hodiaŭ havas bankuvon, plenan je violoj,
mi havas bankuvon, plenan je violoj,
mi havas bankuvon, plenan je violaj violoj“.
Tiel okazis ĉiumatene
kaj iu diradis: „Ne gravas;
tiu ulo amuziĝu iomete“.
Alia tamen diradis al sia edzino:
„Tre stranga procedo al la higieno!
Li difektas sian sanon“.
Dume la priparolata supre
daŭris ludi trankvile
al ĉiuj luantoj.
Kiel bonŝancan deziron
li donadis al ni sian mesaĝon:
„Mi hodiaŭ havas bankuvon, plenan je violoj,
mi havas bankuvon, plenan je violoj,
mi havas bankuvon, plenan je violaj violoj“.
Iompostiome al ĉiuj ekplaĉis
vekiĝi per la kanto – precipe kiam pluvis –
per la tirharmoniko.
Ili komencis nomi ĝin akordiono,
mi nomis Alain Delon
tiun, kiu loĝis en la nuboj. (×2)
Oni ekscios jam malfacile
kiu tiam loĝis inter la tegmentaj traboj
de la malnova domo en Karlín.1
Iam je mateniĝo li simple forlasis
la apartamenton, kiu neniam havis bankuvon
kaj odoris plej multe je vino.
„Dum li tiam ludis al ni,
li efektive trompis nin“,
diris al si ĉiuj.
Mi tamen dum malbela vetero
eĉ hodiaŭ kantas al mi mem:
„Mi hodiaŭ havas bankuvon, plenan je violoj,
mi havas bankuvon, plenan je violoj,
mi havas bankuvon, plenan je violaj violoj“.
1. Kvartalo en Prago.