Vintro foriras; apenaŭ kredeble,
sed ni travivis ĝin;
degelas la tero, belas la knabinoj,
en la drinkejo, estas varme.
Kelkaj promenas
kun ora ĉeneto ĉemane,
kaj aliaj, malpli bonŝancaj, kun tranĉilo.
«Ho, ĉu mi iru aŭ ne?»
Li unuglute malplenigis sian glason de tekilo,
li trairis la homamason meze de la dancejo
kaj iris petis ŝin:
«Ĉu vi volas longe, lante danci kun mi?»
Ĉar nenio enuigas pli,
ol horora filmo en fantomurbo,
iom poste, ili preferis sekvi
la vojon al la rubodeponejo.
Estis unu el tiuj milde varmaj vesperoj,
en kiuj ĉio pleniĝas;
li dankis la lunon
pro sia kombinaŭto.
Ho! ŝi premiĝis kontraŭ lin,
en tiaj momentoj fajrero sufiĉas;
kiel brulo, kiu ekflagras en la fojno
kaj konsumas la fojnejon.
Ili klinis la seĝon,
kaj li demandis:
«Kiel vi nomiĝas?»