Vi estos mia voĉo
kaj vi portos kun vi
la vortojn, kiujn mi
neniam sukcesas diri.
Por unu horo da lumo
kiom pli da mallumo?
Sed ĉiu luno renaskiĝas
el suno, kiu subiras.
Kaj vi krios
mian frenezecon
al ĉielo, kiu
ne estas plu mia.
Ĝi estos tie
kaj aŭskultos vin.
Vi estos mia voĉo
kaj ĝi komprenos tion.
Kaj vi diros al ĝi,
ke la veraj tagoj
estas nur
tiuj de hieraŭ,
vi domandos ĝin
pri miaj morgaŭoj.
Vi estos mia voĉo
en ĝiaj manoj.
Vi estos mia voĉo
kaj vi portos al ĝi
la vortojn, kiujn mi
ne havas plu.
Vi estos mia voĉo… (×3)