Bela tago malfermiĝis antaŭ mi, mi eniras en ĝin.
Inter la ĉielo kaj la tero – tie ne ekzistas feliĉo.
Ĝi estas proksime de ni kaj ĉiu plantas ĝin en la teron kiel sian arbon –
la arbon de siaj esperoj kaj ĝojoj, la arbon de siaj tagoj.
Mallaŭta kanto sonas, kiam la arboj levas siajn branĉojn,
mi aŭskultas la preĝon de la arboj, obsedita travivi mian tagon.
Tempesta vento kurbigas la arbetojn de la tagoj, balancfaligas iliajn florojn,
sed nenio elterigos la radikojn de miaj morgaŭoj.
Bela tago denove malfermiĝis antaŭ mi, mi eniras en ĝin
kaj same kiel ĉiu el vi mi plantas mian arbeton.
(×2):
Mallaŭta kanto sonas, kiam la arboj levas siajn branĉojn,
mi aŭskultas la preĝon de la arboj, obsedita travivi mian tagon.
Mi aŭskultas, obsedita travivi mian tagon.