...kaj multe da lunoj leviĝos...
...kaj gvidos mi en la malvarman brakumon de la nokto
Tie ĉi ni dronas en afliktiĝo, dronas en malesto de lumo.
Tie ĉi ne estas rifuĝejo; neniu eskapo el nia koro,
Kunplektita en ĉi tragika brakumo mi timas kaj lamentas foriri
Kiam la ombroj falas,
kaj la suno subiras en ni ĉiuj...
Nur silentaj esperoj restas kaj la kreskanta dolora afliktiĝo
En senfundan valon mi falas - Ho, mi fordonas min mem...
Fore! Malproksime fore! Al tiu ĉi duonluma kaj bruma loko
Mia koro reflektas la nokton...
Malfortika lunlumo, mi lavas mian haŭton en ci
Ho, malkaŝitiĝu cia lumo en mi.
Silentaj ventoj, flustritaj al mi
Ciaj kantoj de soleco kaj ĝojo...