Mi ja neniam estis amata, de kie mi sciu amadon?
Eble sensentiĝis mia koro, rigidiĝis mi, glaciiĝis.
Neniam estis iu tuŝanta min, diru, kiel mi tenu vin?
Eĉ ununoktaj amoroj ne povis atingi mian koron.
[x2]
En mi estas malvarmaj ventoj,
grandaj vundoj,
fajroj, abismoj,
kiel infero.
[x2]
Bonvole premu min al via koro.
Ne lasu min sola, ne foriru kiel ĉiuj aliaj.
Liberigu min de mia sorto, nepre ne rezignu.
Tenu min kaj vi vidos, ke subite resaniĝos ĉiuj miaj vundoj.
Tiam el la sep mirindaĵoj de la mondo mi faros vin mia Taĝ Mahalo.