Terkontrolo al Majoro Tomo...
Terkontrolo al Majoro Tomo...
Prenu viajn proteinpilolojn kaj surmetu vian kaskon.
Terkontrolo al Majoro Tomo...
Komanciĝas retronombrado, motoroj ekŝaltas,
kontrolu sparkadon kaj dia amo estu kun vi.
Dek, naŭ, ok, sept, ses, kvin,
kvar, tri, du, unu, lanĉiĝo.
Jen terkontrolo al Majoro Tomo,
vi ja sukcesis
kaj la ĵurnalistoj volas scii, de kiuj varomarkoj estas viaj ĉemizoj.
Nun estas tempo por foriri la kapsulon, se vi aŭdacas.
Jen Majoro Tomo al terkontrolo,
Mi paŝas tra la pordo
kaj mi flosas en la plej eksterordinara maniero
kaj la steloj aspektas tre alie hodiaŭ.
Ĉar jen
mi sidas en ladskatolo,
Fore super la modno.
Planedo Tero estas blua1
kaj mi povas fari nenion.
Kvankam mi traflugis centmilojn da mejloj,
Mi sentas min tre trankvila.
Kaj mi pensas, ke mia spacoŝipo scias, kien iri.
Diru al mia edzino, ke mi treege amas ŝin,
ŝi scias tion.
Terkontrolo al Majoro Tomo,
Via cirkvito rompiĝis, io estas malĝuste.
Ĉu vi aŭdas min, Majoro Tomo?
Ĉu vi aŭdas min, Majoro Tomo?
Ĉu vi aŭdas min, Majoro Tomo?
Ĉu vi?
Jen mi flosas en mia ladskatolo,
Fore super la luno.
Planedo Tero estas blua
kaj oni povas fari nenion.
1. Ankaŭ: "trista".