current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Space Oddity [Esperanto translation]
Space Oddity [Esperanto translation]
turnover time:2025-04-21 10:58:55
Space Oddity [Esperanto translation]

Terkontrol', Majoro Tom...

Terkontrol', Majoro Tom...

Prenu la pilolojn kaj la kaskon metu jam.

Terkontrol', Majoro Tom

Ekŝaltiĝos la motor',

Jen la sparko kaj ke Dio benu vin.

Dek, naŭ, ok, sept, ses, kvin,

kvar, tri, du, unu, lanĉiĝo .

Jenas terkontrol', Majoro Tom,

Sukcesa estis vi

Kaj la tuta mondo vin admiras nun.

Jam alvenis la momento por elir'.

Jen Majoro Tom al terkontrol',

Mi paŝas tra la pord'

Kaj mi flosas en plej stranga manier',

Tre ŝanĝiĝis ja la steloj kaj la ter'.

Jen mi

Sidiĝas sur ladŝipo

Alte sur la mond'.

Blua estas ter',

Tute ne ŝanĝebla ver'

Eĉ se malproksime ŝvebas mi

Tre pace flugas for'

Kaj la ŝip' iras laŭ sia propra vol'

Diru al mia edzin', ke mi

Ege amas ŝin.

Terkontrol', Majoro Tom,

Kontakton perdis ni kun vi.

Ĉu vi aŭdas, Majoro Tom?

Ĉu vi aŭdas, Majoro Tom?

Ĉu vi aŭdas, Majoro Tom?

Ĉu vi...?

Jen mi sidiĝas sur ladŝipo

Alte sur la mond'.

Blua estas ter',

Tute ne ŝanĝebla ver'.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
David Bowie
  • country:United Kingdom
  • Languages:English, Italian, German, French+2 more, Spanish, Constructed Language
  • Genre:Pop, Pop-Rock, Rock
  • Official site:http://www.davidbowie.com/
  • Wiki:http://en.wikipedia.org/wiki/David_Bowie
David Bowie
Latest update
Copyright 2023-2025 - www.lyricf.com All Rights Reserved