current location : Lyricf.com
/
/
Signe distinctif [Esperanto translation]
Signe distinctif [Esperanto translation]
turnover time:2024-09-19 02:50:46
Signe distinctif [Esperanto translation]

Je sia malapero

Ŝi portis

Tolŝuojn

Blankan jupon kaj nigran T-ĉemizon

Je sia malapero

Ŝi portis

Stelarkolieron

Kaj sian koron en festorobo

Je sia malapero

Li portis sekurecbotojn

Ŝviton sub sia ĉemizo

Je sia malapero

Li portis la vivon surdorse

Kaj sur sia koro, grandan pianon

Je sia malapero

Ŝi portis

Vivan infanon

Sangkoloran robon

Je sia malapero

Ŝi portis la Teron

Fine de siaj streĉitaj brakoj

Kaj ŝia koro dancis

Dancis, dancis

Sur ŝiaj paŝospuroj

Je ilia malapero

Ili portis

Hospitalan littukon

Ŝorton

Belan uniformon

Sakon de malpuraj vestaĵoj

Paketon da tabako

Nuligitan numeron

Senbrakan pupon

Kaj nenion enmane

La rimenon de hundo

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by