Hana:
Perfida
estas la nokto, kiam ĝi ekbrulos
kaj la luno kampas
sur la pinttegmentoj.
Kiam la mallumo servas al la nokto,
min turmentas la penso
ekkuri al la balkono
kaj ekkrii al la steloj.
Vi, kiu suferas
aŭ sentas vin soleca ĝis freneziĝo,
ebria kaj feliĉa pro tiu amo –
mi konas vin tia.
Mia pordo estas malfermegita por vi,
nu, ĉesu vian kuradon por momento!
Vi, kiu aŭdas min, vi estas invitata ĉe mi.
Vi, kiu aŭdas min, estu bonvena ĉe ni!
Rapidu,
antaŭ ol la horizonto roziĝos
kaj antaŭ ol la tago respondos
al mi per eĥo.
Jam resonas la hufoferoj
de viaj timigitaj ĉevaloj;
la tempo jungas la kaleŝon –
nu, iru por ne maltrafi ĝin!
Drupi:
Mi atendis vin delonge, de eterneco,
kaj nun ŝajnas antaŭ nur minuto.
Viaj okuloj jam ridas, vi belas kaj ne ĝin scias.
Mi estas kontenta, nu, diru ĝin ankaŭ vi!
Kia bela renkontiĝo estas, diru ĝin ankaŭ vi!
Hana:
Vi, kiu suferas
kaj sentas vin soleca ĝis freneziĝo…
Drupi:
Mi rigardu vin iomete
kaj vi diru al mi kiel vi fartas.
Hana:
Mia pordo estas malfermegita por vi,
nu, ĉesu vian kuradon dum momento!
Drupi:
Vi ŝajnas kontenta kaj vi vere estas.
Hana:
Vi, kiu aŭdas min, estu bonvena ĉe ni. (×2)