Kaj kiam mi renkontos vin, ekfalos pluvo,
milda kaj varma same kiel sonĝo.
Kaj kiam mi trovos vin, malaperos la timo,
mi vekos la tutan urbon – mi diros al ĉiuj, ke mi havas vin. (×2)
Kaj se vi diros al mi: „Estas tempo, ke mi ekiru“,
mi neniam fermos al vi mian pordon.
Eĉ se vi devos veturi mil da mejloj,
mi enplektos oran lunon en vian kaphararon – ĝi prilumos al vi la vojon. (×2)
La koro brulas unufoje,
la koro ne scipovas ŝajnigi sin;
eterna fajro kaj brilo
kaj konstante kurado, kurado kontraŭ la vento.
La koro brulas unufoje,
sian veron ĝi scias jam.
La koro volas kredi,
ke efektiviĝos la granda tago.
Kaj kiam mi trovos vin, iĝos tago,
milda kaj varma kiel la sono de trumpeto.
Eĉ se inter ni staros centoj da mejloj,
mi enplektos oran lunon en vian kaphararon – ĝi prilumos al vi la vojon. (×2)
La koro brulas unufoje,
la koro ne scipovas ŝajnigi sin;
eterna fajro kaj brilo
kaj konstante kurado, kurado kontraŭ la vento.
La koro brulas unufoje,
sian veron ĝi scias jam.
La koro volas kredi,
ke efektiviĝos la granda tago.
La koro brulas unufoje,
la koro ne scipovas ŝajnigi sin;
eterna fajro kaj brilo
kaj konstante kurado, kurado kontraŭ la vento.
La koro…