Kiel mi resumu ĉion per tri-kvar vortoj
Ĉu kelkaj frazoj sufiĉas por ni
Ne pri mallonga tempo nek monato, pri jaroj temas
Krome ni disiĝis interkonsente
Kvazaŭ ili (iam) komprenus, kion mi rakontas
Tute neatendite ili plorigas min
Ili estas bonaj homoj, sed la voĉoj en la koro
Diru, kio silentigos ilin
Por hodiaŭ finiĝis, sed morgaŭ ie
ili denove rememorigos min
Aplombe rigardante en miajn okulojn ili demandas pri vi
Demandas pri ni, pafas demandon post demando
Pri kio atakas mian internon, pri kion rezervas la destino
Pri la maltrankvilaj noktoj ili scias nenion