Tiel facilaj, kiel najtingala kantado,
Tiel varmaj, kiel dezerta pluvo
Povis esti nur vortoj viaj.
Brakumis ili min en brakoj de dormo,
Protektis min kontraŭ ĉiu manko de spiro,
Mi pensis, ke tiel jam restos plu.
Mi trovis min en vi,
Mi ne povas vin forgesi,
Ĉar vi ĉeestas dum ĉiu momento, kiu ĉirkaŭas min.
Daŭre memoras mi tiujn momentojn,
Kiam vi tiel diradis tiom,
Ke vi amas, ke vi deziras, ke mi estu nur kun vi ĉi tie eterne.
Jam pli ol jaron forestas vi,
La malagrabla sorto ŝanĝigas vojon de vivo,
Tiel malfacile estas komenci novan tagon.
Mi prenos vin en memoro mia,
Mi volas senti, ke... ke mi brakumas vin,
Mi volas kredi, ke nenio okazis.
Mi trovis min en vi,
Mi ne povas vin forgesi,
Ĉar vi ĉeestas dum ĉiu momento, kiu ĉirkaŭas min.
Daŭre memoras mi tiujn momentojn,
Kiam vi tiel diradis tiom,
Ke vi amas, ke vi deziras, ke mi estu nur kun vi ĉi tie eterne.
Eterne!