current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Reklamo al silento [Polish translation]
Reklamo al silento [Polish translation]
turnover time:2024-10-04 22:24:11
Reklamo al silento [Polish translation]

Televid' reklamas jam

La silento nun

Ĉiu jam ekflamas pro

Bela oportun'!

Al silent' reklamo

Vera furoraĵ'

Importita silenteg'

Plej necesa aĵ'

Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'

Havi por via dom'

Estas garantio, indas la far'

Akiros ĝin plej ruza hom'!

Vico antaŭ fremd-butik'

Longas pli kaj pli

Sed silenton, kara amik'

Baldaŭ havos ni

Konservita en skatol'

Freŝa kiel lili'

Tiel enormas la feliĉ'

Ke ektimas ni!

Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'

Havi por via dom'

Estas garantio, indas la far'

Akiros ĝin plej ruza hom'!

Al silent' reklamo

Preskaŭ kiel trofe'

Bruas el ĉiuj flankoj

Nin konsternas tre

Sed denove hantas

Plej terura bru'

Ĉar silent' ekmankas

Jam ne estas plu

Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'

Havi por via dom'

Estas garantio, indas la far'

Akiros ĝin plej ruza hom'!

Vico antaŭ fremd-butik'

Longas pli kaj pli

Sed silenton, kara amik'

Baldaŭ havos ni

Konservita en skatol'

Freŝa kiel lili'

Tiel enormas la feliĉ'

Ke ektimas ni!

Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'

Havi por via dom'

Estas garantio, indas la far'

Akiros ĝin plej ruza hom'!

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by