[Strofo 1]:
Eksidu-sidu kun mi grizhareco, grizhareco.
Per arĝento ĝi kovris vian kapon, kaj poste silento.
Kiel Ranevskaja ludis - mi ne povus ludi same.
[Transiro]:
Ĉu vi skribos al mi leterojn?
Vi skribos al mi leterojn?
Lasu min finfumi, lasu min findrinki post vi.
Rezisto estas sensenca!
Refreno:
Kial mi lasis vian manon? Kial, diru?
Kiam finita estas spektaklo, komenciĝas la reala vivo.
Por senti nenion - mi afektos esti statuo gipsa.
Homoj, mi petas nur tion: entombigu min malantaŭ plankoplinto. (**)
Por senti nenion - lasu min finfumi, lasu min findrinki.
Sed panjo, mi petas nur tion: entombigu min malantaŭ plankoplinto.
[Strofo 2]:
Ne faru, mi mem, mi mem
Por vi, por ĉiuj, kun ĉiuj, sed sola.
Kaj tra la fenestro (lumas) la Luno - mia fidela amikino,
De l' soleco la servantino.
[Transiro]:
Ĉu vi skribos al mi leterojn?
Diru, ĉu vi skribos al mi?
Lasu min finfumi, lasu min findrinki post vi.
Rezisto estas sensenca!
Refreno:
Kial mi lasis vian manon? Kial, diru?
Kiam finita estas spektaklo, komenciĝas la reala vivo.
Por senti nenion - mi afektos esti statuo gipsa.
Homoj, mi petas nur tion: entombigu min malantaŭ plankoplinto.
Por senti nenion - lasu min finfumi, lasu min findrinki.
Sed panjo, mi petas nur tion: entombigu min malantaŭ plankoplinto.
[Strofo 3]:
Haltis horloĝo, la meznokto ne batas,
Ne plu mi havas amikojn, kiuj mensogas.
Tragikomedio - bise eliro.
Kurteno falas suben malrapide.
Mi ne ludis, mi travivis la tutan ĉi teatraĵon.
Tiel, kiel mi povis. Por kio?