current location : Lyricf.com
/
/
Prohibido olvidar [Esperanto translation]
Prohibido olvidar [Esperanto translation]
turnover time:2024-10-06 04:21:27
Prohibido olvidar [Esperanto translation]

Ili malpermesis iri al la lernejo, al la universitato

Malpermesis la konstituciajn garantiojn kaj celojn

Malpermesis ĉiujn sciencojn, krom la militan

Malpermesis la rajton plendi, kaj ankaŭ tiun fari demandojn

Hodiaŭ proponas al ti, frato, por ke tio ne denove okazu

Malpermesi forgeson!

Estas malpermesite forgesi!

Malpermesite estas esperi respondojn, malpermesite volo

Malpermesite estas diskutadoj, malpermesite realo

Malpermesite estas gazetar- kaj opinilibereco

Malpermesis ili inteligentecon per speciala dekreto

Se vi ne uzas vian kapon, por vi oni ĝin uzos

Estas malpermesite forgesi!

Estas malpermesite forgesi!

Malpermesite estas la rajto striki kaj salajra pliigo

Malpermesis ili protesti kaj la ŝtaton kritiki

Malpermesis, ke oni priridu la ŝercon, kiu estas tiu registaraĉo

Malpermesis ili la disvolviĝo de la nacia estonteco

Kaj miaopinie, la nura maniero ĉesigi tion estas:

Malpermesi forgeson!

Estas malpermesite forgesi!

Ili malpermesis komenti sen oficiala aprobo

Ili malpermesis ribeli kontraŭ mezbonaĉo

Ili malpermesis voĉdonadon kaj popolan esperon

Kaj malpermesis prikonscii, ke ili malpermesis al ni pensi

Se kredas je via flago, sed kredas je libero

Estas malpermesite forgesi!

Estas malpermesite forgesi!

Povra lando, kie regas la malbono

Kie civitanoj enamoriĝas je koruptado

Povra lando alienigita de drogo

Ĉar menso malakriĝinta sensenĉiĝas

Povra lando, kiu kredas, ke per perforto,

Ĝi povas mortigi la ideon pri sia liberiĝo

Povra lando, kies juron estas pulvorigita

Pro la volo de la riĉuloj aŭ de la militista ordo

Ĉiu nacio dependas de la koro de siaj gefiloj

Kaj landon, kiu ne sin vendas, neniu povos subaĉeti

(Ne forgesu!)

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by