current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Песня о тревожной молодости [Pesnya o trevozhnoy molodosti] [Esperanto translation]
Песня о тревожной молодости [Pesnya o trevozhnoy molodosti] [Esperanto translation]
turnover time:2024-09-21 01:42:22
Песня о тревожной молодости [Pesnya o trevozhnoy molodosti] [Esperanto translation]

Nia zorgo estas simpla,

Tia estas nia zorgo,

Nur vivu la lando denaska, —

Kaj aliajn zorgojn ni ne havas.

Kaj neĝo, kaj vento,

Kaj la nokta flugo de steloj...

Min mia koro

En la maltrankvilan foron vokas.

Al mi kaj vi, ni ambaŭ

Malbono minacu per malfeliĉo,

Sed amikeco nia

Nur kun mi mem mortos.

Kaj neĝo, kaj vento,

Kaj la nokta flugo de steloj...

Min mia koro

En la maltrankvilan foron vokas.

Dum mi povas iri,

Dum mi vidi povas,

Dum mi spiri povas,

Mi iros antaŭen.

Kaj neĝo, kaj vento,

Kaj la nokta flugo de steloj...

Min mia koro

En la maltrankvilan foron vokas.

Kaj same kiel en la vivo ĉiu,

Ankaŭ vi renkontos amon iam,

Kun vi, kiel vi, kuraĝe,

Ŝi iros tra ŝtormo.

Kaj neĝo, kaj vento,

Kaj la nokta flugo de steloj...

Min mia koro

En la maltrankvilan foron vokas.

Ne kredu, ke ĉion ni kantis,

Ke ŝtormoj ĉiuj finiĝis,

Preparu vin al la granda celo,

Kaj la gloro trovos vin mem.

Kaj neĝo, kaj vento,

Kaj la nokta flugo de steloj...

Min mia koro

En la maltrankvilan foron vokas.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by