FOR LA BARILOJN, FOR LA LANDLIMOJN
De jaroj venas vi, dum vintro kaj somer’,
Kaj vin akceptas ni kun ridoj ne koler’ ;
Vi hejmas tie ĉi, sed ne tre gravas nu,
Ni volas migri do la pordon malfermu.
For la barilojn, For la landlimojn !
De l’ Kab’ ĝis Ĝibraltar’, ni estas miloj ve,
Volante kiel vi, kaj eĉ sen rendevu’,
Vojaĝi ien ajn, labori por mon-gajn’,
Sed vi al ni rifuzas la rajtigan vizon !
For la barilojn, For la landlimojn !
Ankaŭ por ni estu rajt’
La eblo al stud’,
La eblo vivi revon kun palpebla konklud’,
La profesia dec’,
La vojaĝ-eblec’,
La eblo povi sperti kio estas « Liberec’ » !
Ni volas ke por tuta famili’
Ne plu estu mank’, malsato kaj soif’,
Ni volas : el mizer’ ne nur ŝajna eskap’,
Ni volas migri for se ne eksplodos nia kap’ !
For la barilojn, For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn, For la landlimojn !
Da akvo eĉ el put’
Ne venas kun sitel’ ;
Da pluvo eĉ ne gut’
Faletas el ĉiel’.
Se ventro-malplen’
Survoje al lernej’,
Iam decido-pren’ :
Al pli satiga hejm’...
For la barilojn, For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn, For la landlimojn !
Akceptu nin !
Eltenas ni ne plu !
Pri okcidenta viv’ revadas ni sen ĉes’ !
Akceptu nin !
Parolas la junul’ !
Konsciu ke por ni temas pri viv-neces’ !
For la barilojn, For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn, For la landlimojn !
La strandojn prenis vi
Kun ties ora sabl’ ;
La bestojn kaptis vi
Kaj ne plu restas arb’ ;
Kaj jen por ni,
Malplenas ĉiu man’,
Do nepras nun formigr’ ;
Ek nun al mara ban’...
For la barilojn, For la landlimojn !
Enen lasu nin !