Nun ne estas tempo por serĉi pretekstojn
fakto - tio finiĝis.
Hodiaŭ venis la dua, pli riĉa kaj bona ol mi
kaj kun vi ŝtelis feliĉon mian.
Unu peton mi havas, eble la lastan,
la unuan de multe da jaroj,
donu al mi la unu dimanĉon,
la lastan dimanĉon,
poste kausiĝu la mondo.
Jen la lasta dimanĉo.
Hodiaŭ ni disiĝos,
hodiaŭ ni disiros
por ĉiam.
Jen la lasta dimanĉo,
do, ne avaru ĝin por mi,
rigardu min ameme
lastfoje.
Vi havos tro multe da dimanĉoj,
kaj kio okazos kun mi? Kiu scias?
Jen la lasta dimanĉo,
miaj dormoj revitaj,
feliĉo tia dezirata
finiĝis.