Post mil jaroj, kiam ni du jam ne estos,
estos denove ĝuste tia vespero, kia estas ĉi-nokte –
malproksima kaj brila, en la blua ĉielo
denove kiel ĉi-nokte Oriono brilos.
La verda kverko, kiu bruetas en la nokto,
tiam estos antikva malhelkolora arbo,
ĝi bruos en la vento kiel malluma memoro
pri tiu ĉi vespero, dum kiu ni staris sub ĝi.
Tra la mallumo tremos la arĝentkolora lumo de la samaj steloj;
nur la juna duopo, kiu interbrakumos tie ĉi tiam, estos alia.
Ĝuste kiel ĉi-nokte en la somera mallumo brilos Oriono
kaj ĝuste tiel, kiel mi, eble diros la knabino:
„Kiel malproksime, kiel bela ĝi estas!
Kiel brilas ĝiaj sep steloj!“
Post mil jaroj, kiam ni du jam ne estos,
en la ĉielo Oriono ankoraŭ brilos.
Kisu min dum mil longaj jaroj,
kiam juna duopo tie ĉi interkisos denove.
Kisu min dum mil longaj jaroj,
kiam juna duopo tie ĉi interkisos denove.