current location : Lyricf.com
/
Songs
/
On brûlera [Esperanto translation]
On brûlera [Esperanto translation]
turnover time:2024-09-21 15:49:22
On brûlera [Esperanto translation]

Ni brulos ambaŭ

en infero, mia anĝelo.

Mi antaŭvidis niajn adiaŭojn

al la tero, mia anĝelo,

ĉar mi volas foriri kun vi,

mi volas morti en viaj brakoj.

La maro manĝu nian korpon, ah.

La salo lavu nian koron, ah.

Mi amos vin ankoraŭ. (×4)

Mi pardonpetas al la dioj

pro mia patrino kaj ŝiaj laŭdoj.

Mi konas ĉiujn preĝojn,

ĉiujn dezirojn

por ke tio ŝanĝiĝu,

sed mi volas foriri kun vi,

mi volas morti en viaj brakoj.

La maro manĝu nian korpon, ah.

La salo lavu nian koron, ah.

Mi amos vin ankoraŭ. (×4)

Ni brulos ambaŭ

en infero, mia anĝelo.

Vi povas skribi vian adiaŭon

al la tero, mia anĝelo,

ĉar mi volas foriri kun vi,

mi volas morti en viaj brakoj.

Se la maro manĝas nian korpon, ah.

Se la salo pikas nian koron, ah.

Mi amos vin ankoraŭ. (×4)

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by