Ĵurnal-eltondaĵoj pinglataj al la mur'
Kaj malgrandaj fotalbumoj
Nur tio restas
Tio restas
De Noxolo
Bela glata kapo kaj iĉecaj pantalonoj
La frunto gluita al fenestroj
Ŝi nenion timis
Nenion timis
Noxolo
Ŝi dormis kvazaŭ ŝton'
Antaŭsunleviĝe
Ete oriente de Johanesburgo
Ŝi amis kovri siajn piedojn de polvo
Ŝi amis kraĉi en akvon
Ŝi bone trinkis bieron
Kiel frato
Noxolo
Ŝi faris sian preĝon
Antaŭsunleviĝe
Ete oriente de Johanesburgo
Ŝi amis ankaŭ la dolĉecon de la nokto
Kaj la feliĉan buŝon de sia koramikino
Sub ilia lada tegmento, ŝultro kontraŭ ŝultro
Ho, kiel bone ili fartis
Sen sinpenigi, sen fari bruon
Sed simple en la sama lito
Ili atendis ŝin apud la vojo
Malliberigitaj de malamo sen vortoj
Ŝi nenion antaŭvidis
Nenion antaŭvidis
Noxolo
Sub la luno oranĝa, la vitropecoj
Iĝis tranĉiloj
Poste, ili lasis ŝin tie
Noxolo
Oni trovis ŝin hieraŭ
Antaŭsunleviĝe
Ete oriente de Johanesburgo