Ni iros al Verono, iam, vi kaj mi
Vidi la balkonon, kiu famigis al Romeo kaj Julieta
Kaj poste, anonime, sur iliajn mutajn tombojn
Ni ĵetos florojn, emociiĝintaj, silentaj
Ni iros al Verono, iam, vi kaj mi
Vidi la landon promesitan al eternaj amoj
Kie morti estas pli facile, ol vivi malfideme
Kie oferi sian vivon estas ago ĝoja
Iam mi estos riĉa kaj faros frenezaĵojn
Lasu min rakonti; fermu la okulojn
Ni ekiros la vojon kaj brakumos Italion
Per niaj koroj, ni kvazaŭtuŝos mirindecon
Ni iros al Verono, iam, vi kaj mi
Senpaciencaj, enpensiĝintaj, kiel du infanoj
Por amovojaĝo, nuptovojaĝo
Ni iros al Verono, kaj estos feliĉaj
Sed via koro malvarmiĝis longe antaŭ la ekiro
Ĝi sanĝis direkton, allogite de ormiraĝo
Tiam, mia koro, perdita, malpakis siajn bagaĝojn
Kaj miaj elrevigitaĵoj neniam ekvelis
Ni iros al Verono, iam, vi kaj mi
Sed Verono foras ja, vi rompis la magion
Kaj Verono dronas sub larmo-torento
Oni diras kion ajn, kiam oni amas