Nia somero, longa kiel eterno,
nia somero, mallonga kiel momento,
ĉu al amo, ĉu al ĉagreno vi nin destinis,
kial vi kunigis nin en via mondo…
Per branĉoj – enplektitaj homaj manoj,
per luno – vizaĝo super du vizaĝoj,
kaj per unu varmega spiro
vi karbigis niajn korojn.
Ne rapidu, somero!
Atendu, momento neripetebla!
Ve, almenaŭ en niaj koroj
ni retenu vin!
Neĝo falos – ĝi trarompos branĉojn.
Luna vento estingos vizaĝon.
Sed ĉu per neĝo kaj vento vi finiĝos,
nia somero, varma bela momento?…
Adiaŭ, nia somero!
Adiaŭ, momento neripetebla!
Ve, almenaŭ en niaj koroj
ni retenu vin!
Ve, almenaŭ en niaj koroj
ni retenu vin!