Li inspirita kaj juna estis, ilin kalkulus neniu
Li ilin per kanzono plifortigadis, li kantis ke proksimas jam aŭroro.
Milojn da kandeloj ekbruligis ili al li, el super iliaj kapoj eksupreniris fumo,
Li kantis, ke jam temp' esta' por ke falu la muro...
Ili kantis kune kun li:
Eltiru el la muroj ties dentojn – kradojn!
Rompu la katenojn, disrompu la vipon!
Kaj la muroj falos, falos, falos
Kaj enterigos la malnovan modon!
(2-foje)
Baldaŭ parkere ili konis la kanzonon kaj sole la melodio sen vortoj
Alportadis la malnovan esencon, tremetojn trans koroj kaj kapoj.
Ili kantadis do, manfrapadis laŭ la ritmo, kiel ekpafo sonis ilia aplaŭdo,
Kaj pezis la ĉeno, malfruis la aŭroro...
Li daŭre kantis kaj ludis:
Eltiru el la muroj ties dentojn – kradojn!
Rompu la katenojn, disrompu la vipon!
Kaj la muroj falos, falos, falos
Kaj enterigos la malnovan modon!
(2-foje)
Fine ili rimarkis kiom estas da ili, eksentis forton kaj tempon,
Kaj kun la kanto pri proksima aŭroro ili iris tra stratoj urbaj;
Ili faligadis monumentojn kaj eltiradis pavimon – Tiu ĉi estas kun ni! Tiu estas kontraŭ ni!
Kiu estas sole, tiu estas nia plej malbona malamiko!
Kaj ankaŭ la kantisto estis sola.
Li rigardis la konstantan homamasan marŝon,
Li silentis aŭskultegante la bruon de la paŝoj,
Kaj la muroj kreskis, kreskis, kreskis
La ĉeno balancadis ĉe la kruroj...
Li rigardas la konstantan homamasan marŝon,
Li silentas aŭskultegante la bruon de la paŝoj,
Kaj la muroj kreskas kreskas, kreskas
La ĉeno balancadas ĉe la kruroj...