Mi naskiĝis ĉi-matene,
mi nomiĝas Mercy,
meze de la maro,
inter du landoj, Mercy.
Tio estis longa vojo kaj ĝin prenis Panjo.
Ŝi havis min en sia haŭto, ok monatojn kaj duono.
Ho jes, ok monatojn kaj duono.
Ni forlasis la hejmon, estis milito.
Certas ke ŝi pravis, perdindis nenio.
Ho ne, krom la vivo.
Mi naskiĝis ĉi-matene,
mi nomiĝas Mercy,
Oni etendis la manon al mi
kaj mi estas viva.
Mi estas ĉiuj ĉi infanoj
kiujn la maro prenis.
Mi vivos cent mil jarojn.
Mi nomiĝas Mercy.
Se urĝas naskiĝi,
komprenu ankaŭ
ke urĝas renaskiĝi
kiam ĉio detruitas, Mercy.
Kaj tie antaŭ niaj okuloj estis la malamiko,
blua vasto eble senfina,
sed jes, oni konis ties prezon.
Ekaperinta el ondo, amika ŝipo
relasis ŝancon al nia postvivo.
Tie ekestis mia unua krio.
Mi naskiĝis ĉi-matene,
mi nomiĝas Mercy,
Oni etendis la manon al mi
kaj mi estas viva.
Mi estas ĉiuj ĉi infanoj
kiujn la maro prenis.
Mi vivos cent mil jarojn.
Mi nomiĝas Mercy.
Malantaŭ la semaforoj,
ĉu tio estus la ĝusta haveno?
Kiel estos morgaŭ,
ĉu frontalfronte aŭ manenmane?
Kiel estos morgaŭ?
Mi naskiĝis ĉi-matene,
mi nomiĝas Mercy.
Dankon, dankon, mi bone fartas, dankon.
Dankon, dankon, mi bone fartas, dankon.
Dankon, dankon, mi bone fartas, dankon.
Dankon, dankon, mi bone fartas, dankon.