Ni havis du tasojn,
kvar telerojn,
ornamitajn kun sunoj1
rekte de pentristo.
Sukeron en kvin amasetoj,
kvar librojn kun fabeloj,
du ringojn je partpago,
malplenajn bretojn.
Vi pentradis bildojn
per mano, varmega pro amo.
Ni krakmaĉis ŝtonetojn
kiel vaflojn.
Neniu aŭto en la garaĝo,
nur firma tero.
Ni vicatendis en pasejo
por akiri loĝejon.
Ni iradis en Ŝarkan,2
aĉetadis glaciaĵojn,3
ŝparis monon por donacoj,
malgrandaj kiel la mondo.
Nian amon en ĝermo
ni ŝlosis malantaŭ niaj palpebroj.
Mi portis unu paron da ŝuoj
sep belajn jarojn.
Pasis la tempo de la teleroj,
venis la supreniro.
Estis pli da mono,4
sed malpli da amo.
Vi instruis min retiriĝi
kaj ne tro kisi vin.
Mi volis balanciĝi,
vi volis konkeri la mondon.
Vi pentradis bildojn –
bele, sed sen amo,
sen ploro kaj viveco,
malvarmaj kiel glacio.
La bela aŭto en la garaĝo,
la luksa loĝejo,
la ferioj ĉe la marbordo,
la deziro havi kaj gajni,
la lito en blanka empiro,
ĉiuj vestaĵoj laŭ mezuro,
la pamireca sukceso,
simple la bona vivo.5
Nokte longa atendo
je tenereco kaj amkonfeso.
La amo ne estas disponebla;
la amo devas vivi.
Mi scias, nun vi diros al mi, ke tute nenio ŝanĝiĝis;
ke simple venis tio, pri kio ni delonge revis.
Sed ne! Ĝuste tion ni ne volis!
Ja nian propran amon
ni vendas tago post tago por sukceso,
por la nova tapiŝo en la antaŭĉambro,
por la nova numerplato de la aŭto,
por… por la ekzotaj diapozitivoj de niaj mirindaj ferioj.
Ĉu vi ne aĉetos al mi iufoje ekzemple… glaciaĵon?
Kia utilo al la amo de la granda salo,
la glora mansvingado,6
se ne restis en niaj manoj
la ŝlosilo al la amo?
Kia utilo de la brokaĵa robo
anstataŭ la odoro de la akacioj?
Kia utilo de la koloraj afiŝoj
anstataŭ la galantoj?
Pentru bildojn denove
per mano, varmega pro amo.
Mi preferas havi ŝtonetojn
ol tio, kion mi havas nun.
La aŭton el la garaĝo,
prenu ĝin kiu volas,
por ke ni estu anstataŭ ĉe la marbordo
en Ŝarka aŭ en la arbaro.
Por ke mi havu denove tasojn,
ornamitajn per sunoj,
por ke nin portu ĉevaloj
kien vi bone scias.
Por ke niaj ringoj
ne iĝu memoroj,
por ke vi havu flametojn en la okuloj,
kiam vi kisos min.
1. En la ĉeĥa sluníčko povas signifi kaj „suneton“ (la diminutivo de slunce, t.e. „suno“), kaj „kokcinelon“.2. Mi kredas, ke temas pri la naturrezervejo Divoká Šárka (laŭvorte „Sovaĝa Ŝarka“), kiu troviĝas nemalproksime de Prago. Mi ne scias tamen kial ĝuste tiu ĉi loko estas menciita en la teksto, sed mi supozas, ke ĝi estas fama kaj ofte vizitata loko.3. En la ĉeĥa la vorto pri glaciaĵo estas zmrzlina. Memstare Polárka signifas la Nordan Stelon, sed en tiu ĉi kunteksto la vorto polárka (kun minusklo) estas sinonima de zmzrlina. Tio venas el la nomo de la ĉeĥa glaciaĵfirmao „Polárka“, sur kies emblemo vidiĝas la Norda Stelo (klaku tien ĉi por vidi).4. Laŭvorte: „heleroj“, la subdivido de la krono, la ĉeĥa monunuo.5. Laŭvorte: „bone manĝi kaj trinki“.6. La mansvingo de la famuloj.