Viajn detruitaĵojn, viajn misfarojn
Kion ajn vi makulis,
Mi reordigos ĝin post vi
Foriru
Ĉi tiu estas mia hejmo, vi estis gasto
Vi perturbis tiun vivon
Mi reordigos ĝin post vi
Foriru
Foriru
Mi ĉiukaze ĉiam amis vin
Kvazaŭ vi ĉiumomente forirus
Vi estis laca, venis al mi
Ripozis en mia koro
Nun, ĉar vi ĉiukaze foriros, foriru
Mian permeson vi havas