Al vi en registaroj
mi sendas ĉi leteron,
vi prenu en konsideron
la vortojn tiujn ĉi.
Ricevis mi ordonon
eniri la armeon,
akcepti la ideon,
ke pafi estas bon'.
Mi tion ne obeos!
Ne estas mi sur tero
por ies ajn konkero
nek pafo de kunhom'!
Tro longan tempon jam
milito nin turmentis,
tro longe jam violentis
la homo kontraŭ hom'.
Dum miaj dudek jaroj
mi vidis patrojn morti,
patrinojn nigron porti,
infanojn en la plor'.
Suferas la patrinoj,
dum kelkaj sin amuzas
kaj la militon uzas
por gajno kaj profit'.
Al la militkaptitoj
forprenas vi l'animon,
forprenas memestimon,
forprenas ĉion ajn.
Se sango vin allogas,
vi verŝu vian sangon.
Vi havas altan rangon,
do ĝi valoros pli.
Mi morgaŭ estos for,
mi fermos mian pordon,
fortranĉos mi la kordon,
kiu ligas min al vi.
Mi iros inter homoj,
mi vagos tra la mondo,
mi estos vagabondo,
al ĉiuj diros mi:
"Vi uzu vian vivon!
Vi uzu ĝin en paco!
Ne estas vi pajaco!
Vi estas frato, hom'!"
Al tiu kruda mondo
plenplena da perforto,
mizero, sango, morto
ni diru kune: Ne!
Ni kriu kune: Ne!