Sinjoro Prezident'
mi skribas ĉi leteron
kaj havas mi esperon,
vi legu kun atent'.
Alvenis jen paper'
kun la ordon-invito
foriri al milito
mekrede je l'vesper'
Mi diras sen rezon'
ke tion mi ne faros
mi sur la ter' ne staros
por murdo de la hom'.
Ne ofendiĝu vi
se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas
kaj tuj dizertos mi.
En mia juna aĝ'
formortis mia patro,
foriris mia frato
kaj brulis la vilaĝ'.
Patrino pro sufer'
jam kuŝas en la tombo,
ne zorgas ŝi pri bombo
ne zorgas eĉ pri verm'
Dum mia kaptitec'
jam oni la edzinon
forŝtelis kaj animon
kaj pasintecon eĉ.
Jam morgaŭ sen prokrast'
fermiĝos mia pordo
al jaroj de la morto
kaj fuĝos mi kun hast'.
En almozpeta viv'
mi iros tra la mondo
mi estos vagabondo
kaj diros re al vi:
"Rifuzu al buĉad'
rifuzu murdinciton
ne faru vi militon,
rifuzu al murdad'".
Se fluu nun la sang'
la propran do vi donos,
jen kion mi proponos,
Sinjor' de alta rang'.
Kaj se vi serĉos min
eksciu trup' ĝendarma,
ke estos mi senarma:
ĝi pafu do sen tim'.