Mi enuis, enuis
Kaj pensis: «Mi telefonos al mi»
Mi enuis, enuis
Kaj pensis: «Mi telefonos al mi
Por novaĵojn pri mi ricevi
Kaj min malenuigi»
Sed ĉar mi malĉeestis
«Mi estas for» devis mi respondi
Sed ĉar mi malĉeestis
«Mi estas for» devis mi respondi
Ulojn tiajn, nokte
Oni devas malfidi
Sur paperpecon zorge mi
Mian numeron tamen notis
Sur paperpecon zorge mi
Mian numeron tamen notis
Sed estis cigaredpaper'
Kaj pro enu’, mi emis fumi
Reveninte, iom pli poste,
En la cindruj’, ion mi vidis
Reveninte, iom pli poste,
En la cindruj’, ion mi vidis:
Dispremitan cigaredstumpon
Neniam mi povis rememori