La neĝo brilas sur la monto ĉi nokte
Piedsignoj ne estas
Reĝlando de izoleco
De kiu, ŝajne, mi reĝas
La vento blovas kiel tempest' en la kor'
Mi kvietigis ĝin, mi ĝin deziris for
Ne aŭskultu, ne plu diru
La perfektulo, neniam mi estu
Ne kaŝu min, anstataŭ mi
Devas diri
Lasu ĝin, lasu ĝin
Malkaŝas mi novan min
Lasu ĝin, lasu ĝin
Al hieraŭ mi adiaŭis
Mi ne zorgas, kion vi diras
La ŝtormo adas
Al la malvarmo mi kutimas
La ĝusta perspektivo malgravaĵojn etigas
Ne plu la timo en mi
Mian vivon regas
Mi marŝos plu, ne reen rigardu,
Tra la nokto, min haltos neniu
Novan celon havas mi
Liberi
Lasu ĝin, lasu ĝin
Ĉi tie dubo cedas al esper'
Lasu ĝin, lasu ĝin
Malaperante en la atmosfer'
Tie mi staros, tie mi restos
La ŝtormo ados
Ĉielen la potenco flugas de la man'
Mia animo, spiralante , etendas tra la land'
Kaj penso kristaliĝas kiel neĝero
Morgaŭ mi trovos mian ĉielon sur tero
Lasu ĝin, lasu ĝin
Kiel la suno mi releviĝas
Lasu ĝin, lasu ĝin
La pasintecon mi neniigas
Rigardu min! Neniam forgesu!
La ŝtormo adu...
Nun la malvarmo al mi kutimiĝu