Eblas vivi sen riĉaĵo
Preskaŭ sen mono
Sinjoroj kaj princinoj
Ne plu estas multaj
Sed vivi sen tenereco
Oni ne povus
Ne, ne, ne, ne
Oni ne povus
Eblas vivi sen gloro
Kiu pruvas nenion
Esti nekonato en historio
Kaj bone farti kun tio
Sed vivi sen tenereco
Ne estas akcepteble
Ne, ne, ne, ne
Ne estas akcepteble
Kia dolĉa malforto
Kia bela sento
Tiu bezono de tenereco
Kiu estas en ni denaske
Vere, vere, vere
En la ardo de junaĝo
Naskiĝas plezuroj
Kaj amo faras heroaĵojn
Por impresi nin
Sed jes, sen tenereco
Amo estus nenio
Ne, ne, ne, ne
Amo estus nenio
Infano kisas vin
Ĉar vi igas ĝin feliĉa
Ĉiuj zorgoj forviŝiĝas
La okuloj eklarmas
Dio mia, Dio mia, Dio mia…
En via grandega saĝeco
Grandega fervoro
Pluvigu senĉese
En la fundo de niaj koroj
Fluegoj da tenereco
Por ke regu amo
Regu amo
Ĝis la fino de la tempoj