Marco estas for kaj neniam revenas
La 7:30 trajno sen li
Ĝi estas koro de metalo sen la animo
En la malvarmo de la mateno griza de la urbo
En la lernejo la skribtablo estas malplena, Marco estas interne de mi
Estas dolĉa lia spiro inter miaj pensoj
Distancoj grandegaj ŝajnas dividi nin
Sed la koro batas forte interne de mi
Kiu scias ĉu vi pensos pri mi
Se vi neniam parolos kun viaj gepatroj
Se vi kaŝos kiel mi
Vi eskapas de la rigardoj kaj vi restas tie
Enfermita en via ĉambro kaj vi ne volas manĝi
Tenu la kusenon firme al vi
Kaj ploru, vi ne scias
Kiom plian malbonon al vi faros la soleco
Marco, en la taglibro mi havas unu foton
Vi havas la okulojn de unu iomete timema infano
Mi tenas ĝin forte al mia koro kaj mi sentas, ke vi estas tie
Inter la angla kaj matematika hejmtasko
Via patro kaj lia konsilo, kia monotoneco
Li kun sia laboro, li forportis vin
Li certe vian opinion neniam petis
Li diris "Iam, ke vi komprenos min"
Kiu scias ĉu vi pensos pri mi
Se kun viaj amikoj vi parolos
Por ne plu suferi pro mi
Sed ne facilas, vi scias
En la lernejo mi ne povas plu elteni
Kaj la posttagmezoj sen vi
Studi estas senutila, ĉiuj ideoj
Amasiĝas sur vin
Ne eblas dividi
La vivo de ni du
Mi petas vin, atendu min, mia amo
Sed mi ne scias trompi vin
La soleco inter ni
Ĉi tiu silento en mi
Ĝi estas la malkvieto de vivi
La vivo sen vi
Mi petas vin, atendu min, ĉar
Mi ne povas vivi sen vi
Ne eblas dividi
La amrakonto de ni du
La soleco inter ni
Ĉi tiu silento en mi
Ĝi estas la malkvieto de vivi
La vivo sen vi
Mi petas vin, atendu min, ĉar
Mi ne povas vivi sen vi
Ne eblas dividi
La amrakonto de ni du
La soleco