Mi staras
kun fermitaj okuloj apud vi, tiel staras mi.
Vi
aŭskultas ĉion, kiun diras mi tie ĉi
al vi
por revivigi
kaj reelfosi profunde en mia animo
memorojn, kiujn mi vane provis kaŝi,
sed nun mi finfine povas konfesi al vi ĉion
kaj finfine diri al vi la veron.
Malpeza, pli malpeza,
mi ne sentas min plu malliberulino,
ridetante, malrapide
mi iras malluman ŝtuparon pli supren kaj pli supren.
Min ne plu timigas,
longa nokto min ne timigas plu
kaj de temp' al temp' mi preskaŭ sentas,
ke la feliĉo min tuŝetas – kiu scias, kiu scias, kiu scias…
dank' al vi.
Jes,
mi jam bezonos vin ĉiam pli kaj pli.
Jes,
vi scias kion signifas por mi esti tie ĉi
kun vi.
Mi volas vivi
kun vi, kiu diras, ke la vivo ne estas senutila,
kaj kiu donis esperon al iu, kiu estis lasonta ĉion.
Gardita de viaj okuloj teneraj, se viaj brakoj neniam forlasos min,
mi ĉiam havos tiun kuraĝon, kiun mi havas nun.
Malpeza, pli malpeza
mi jam sentas min, kiam mi estas kun vi,
kaj en ĉielo pli malpeza
mi estas kiel blanka nubo, kiu flugas, flugas, flugas.
Min ne plu timigas,
malplena placo min ne timigas plu.
Mi estas nova, mi estas bela,
mi estas virino, kiu ridetos, ĉar ŝi estas malpeza.