La morto ja venos subite,
kun ciaj okuloj kaj lipoj;
malpeze ĝi cin blankvualos,
kaj en la dormon kun ci falos.
Dum dormo, senag' aı batalo,
ĝi venos sen ia signalo:
la mort' senhezite ja trafas,
ne vokas ĝi, nek tamburfrapas.
Dieca virin' en font' hela
cin mem refaranta plej bela,
la mort' eĉ al ci donos tuŝon;
rabos ĝi l' mamojn kaj la buŝon.
Ĉefpastroj, markizoj, reĝidoj,
tra l' pordo vi ploris ŝafide;
por ĉiuj fidolĉegvivintoj
morti ja estos tre acide.
Ho homoj senhavaj, nehonte
portintaj katenojn ploronte,
eliri vin ne suferigis
ĉar ja la mort' al vi amikis.
Kavalerian', ci per lanco,
el orientgrund' ĝis Provenco,
fiere disdonis mortpikojn
ploraĉigante l' malamikojn,
sed kontraŭ la finmalamiko
nuliĝas de l' forto l' efiko:
lancpik' nepre ne fruktoportas,
ĉar ja la mort' neniam mortas.