La lastan fojon
mi staros tie ĉi,
ĉe la fervojkruciĝo,
kie mi perdos vin por ĉiam.
Vi kaŝas vian vizaĝon en la ĵurnalo;
la amo ne estas deviga,
mi scias.
La oscedo de la lampoj
atingas nin.
Ĉu noktiĝas aŭ tagiĝas?
La nerompeblaj steloj
elfalis sur la kajon.
Ie tie vin atendas li;
mi scias, ke vi volas iri.
La homoj perdas
vizaĝojn, nomojn, amojn
en la rapida kirlo de la vojoj.
Amatino, ne veturu per tiu trajno,
mi estos sola – vi nek scias kiom –
en la malĝojo de la malplenaj matenoj.
Estas elteneblaj
la kaptiloj de la vojoj.
Via hararo ondiĝas en la mallumo,
vi ne plu estingos ĝin,
ĝi forbrulos kiel malĝoja fajro
sub la telegrafa fosto;
mi scias, ke vi volas iri.
La homoj perdas
vizaĝojn, nomojn, amojn
en la rapida kirlo de la vojoj.
(×2):
Amatino, ne veturu per tiu trajno,
mi estos sola – vi nek scias kiom.
Amatino, ne veturu per tiu trajno,
mi estos sola – vi nek scias kiom –
en la malĝojo de la malplenaj matenoj.