Post jaro, eble du, per la ŝtuparo subtegmenten
Foriros la soldatoj faritaj el plumbo
Preterpasos kiel vento la mondo de la ridetoj viaj
Kolorojn el la revoj ĝi forprenos
Post jaro, eble du, per la ŝtuparo subtegmenten
Malantaŭ la haraĵa pluŝa urso iraĉos
Senzorgaj tiuj tagoj kaj vi vidos
Ke tamen la plej bonega estis ĝi
La ĉevaleto - el ligno ĉevalo baskula
Ordinara ludilo, eta balancilo
Sed onin balancigos, amuzigos
La ĉevaleto - el ligno ĉevalo baskula
Amiko de l' printempo, rideto ĝojega
Ĉiu devas ĝin havi
Klopodojn havas vi cent kaj ĉagrenojn havas vi cent
Senĉese tio daŭras - karuselo
Ne pupo plorĝemanta, ne pilko ludanta
La tutan tempon hodiaŭ el vi forprenas
La strato vasta, ekspozicio, tie ĉi
Por momento vi haltetos impersita
Ekridetu do kaj ekkriu
Kiel tiam, kiam ĝi sur sia dorso portis vin
La ĉevaleto - el ligno ĉevalo baskula
Ordinara ludilo, eta balancilo
Sed onin balancigos, amuzigos
La ĉevaleto - el ligno ĉevalo baskula
Amiko de l' printempo, rideto ĝojega
Ĉiu devas ĝin havi
Jen feliĉa tago, jen mirinda tago
Reiras la soldatoj faritaj el plumbo
El la subtegmento reen malsupren, per la ŝtuparo ĝis tie ĉi
Reiras ili, sed jam ne al vi
Por ke iu, same kiel vi, feliĉajn havos tagojn
Revenis la amiko, tiu ĉi printempa
Kial - tion ĉiu jam diros -
Sur via dorso vi alportis ĝin tien ĉi?
La ĉevaleto - el ligno ĉevalo baskula
Ordinara ludilo, eta balancilo
Sed onin balancigos, amuzigos
La ĉevaleto - el ligno ĉevalo baskula
Amiko de l' printempo, rideto ĝojega
Ĉiu devas ĝin havi