Aŭgust-rado, plena luno.
Mi sonĝas: mi sola kuras en arbaro.
Antaŭe estas nebulo, poste estas nebulo,
Silento estas ĉirkaŭe, mallumo kaj blankeco.
Ruliĝu, luno, plirapidiĝu,
Ruliĝu, luno, diabla rado,
Ruliĝu-krucosignu, blov-pliigu fajron,
Ĝis horloĝo sonos la dekduan horon.
Kaj mi kuras, mi kuras, por atingi ĝin.
Forturnu rigardon, luno! Foriru, malfeliĉo!
Kompatu min, ne forlasu en silento.
La arbaro bruas per foliaro: «Kies vi estas? Decidu...»
Ruliĝu, luno, plirapidiĝu,
Ruliĝu, luno, diabla rado,
Ruliĝu-krucosignu, blov-pliigu fajron,
Ĝis horloĝo sonos la dekduan horon.
Ruliĝu, rado, plirapidiĝu,
Per feraj flugiloj kaj en ĉielon;
Ĉu besto, ĉu homo estas en nebulo,
Kiam restas du horoj antaŭ noktomezo?
La lun-rado, la aŭgusto estas plena ĝisrande,
La vualo de la arbaro kaj la alvoko de la nebulo.
Vi rapidas tra la sonĝo, vi lamentas al la luno.
Vi kuras, kuras... kuras, kuras...
Sed ne al mi.
Ruliĝu, luno, plirapidiĝu,
Ruliĝu, luno, diabla rado,
Ruliĝu-krucosignu, blov-pliigu fajron,
Ĝis horloĝo sonos la dekduan horon.
Ruliĝu, rado, plirapidiĝu,
Per feraj flugiloj kaj en ĉielon;
Ĉu besto, ĉu homo estas en nebulo,
Kiam restas du horoj antaŭ noktomezo?
Ruliĝu-turniĝu, flugu alte,
Vidu pli klare, lun-rado.
Mi neniam sentis tiel malpeza,
Sed mi tutegale estas sola en tiu ĉi sonĝo.