Iuj homoj amas nur la nokton,
ĉar ĝi kaŝas tion, kio ridas malice.
Mi amas ĉiun horon.
Aliaj preĝas nur al la sunbrilo
kaj kredas tiam, ke ili estas feliĉaj.
Tamen mi ŝatas ĉiun horon.
Ĉiu tago montras al mi sian vizaĝon.
Por mi ne gravas kiel ĝi parolas al mi.
Mi amas ĉiun horon.
Kiam mi sentas vian proksimecon,
tiam la tempo falas el mi kiel foliaro.
Mi amas tiun ĉi horon.
Kiam frostas al mi kaj kiam mi estas malseka,
mi ĝuas stari sub la pluvo.
Mi amas ĉiun horon.
La amuzo igas min forgesi la doloron.
Ekscitas min tio, ke mi sentas ĝin.1
Mi amas la sekundon.
Ĉiu tago montras al mi sian vizaĝon.
Por mi ne gravas kiel ĝi parolas al mi.
Mi amas ĉiun horon.
Kiam mi sentas vian proksimecon,
tiam la tempo falas el mi kiel foliaro.
Mi amas tiun ĉi horon.
La tempo ne atendas.
Ĝi enfosiĝas en mian vizaĝon
kun ĉiu nova horo.
Mi amas la maljunan katon,
kiu ridas mallaŭte kaj sekrete,
ĉar ĝi konas ĉiujn vojojn.
Ankaŭ la nokto montras al mi sian vizaĝon.
Por mi ne gravas kiel ĝi parolas al mi.
Mi amas ĉiun horon.
Kiam mi sentas vian proksimecon,
la tempo falas el mi kiel foliaro.
Mi amas tiun ĉi horon.
Mi vivas!
Plaĉas al mi ĉiu momento.
Mi amas ĝian magion.
Mi vivas!
Kaj la tempo ne atendas min.
Mi amas ĉiun horon.
Mi vivas!
Plaĉas al mi ĉiu momento.
Mi amas ĝian magion.
1. La amuzon.