Nepra jen konendo …
Laù iu legendo …
Ciganino juna
Per preĝad' alluna
Ĝis de l' nokto la fin'
Petis multeplora
Ke Cigan' bonkora
Venu kaj amu ŝin.
«Edzon ja havontas
Vi, haùtobrun'»,
El ĉiel' respondas
L' arĝenta lun',
«Sed kiel dankilon,
Vi l' unuan filon
Devos lasi al mi».
Post infanofero,
Ĉu pri amsincero
Edz' plu fidos al ŝi ?
Luno, esti patrino
Vi deziras plej sed,
Mankas al vi rimed'.
Diru nin pri la ido,
Brila senbrakulin',
Kiel lulos vi lin ?
Aaaa, Aaaa...
Filo de la Luno.
De l' bruna Cigano,
Naskate nun
Venas la infano
Surprize kun
La okuloj ĉarme
Grizkoloraj, same
Lune blanka la haùt'.
«Temas pri perfido,
Ne 'stas mia ido !»
L’ patro voĉas kun laùt'
Luno, esti patrino
Vi deziras plej sed,
Mankas al vi rimed'.
Diru nin pri la ido,
Brila senbrakulin',
Kiel lulos vi lin ?
Aaaa, Aaaa...
Filo de la Luno
Kredas ja kokrita
La patro sin,
Vigle demandita
'Stas al edzin':
«Kies estas filo ?»
Kaj li per tranĉilo
Vundas mortige ŝin.
Kaj la bebon prenas,
Monten li alvenas,
Tie forlasas lin.
Luno, esti patrino
Vi deziras plej sed,
Mankas al vi rimed'.
Diru nin pri la ido,
Brila senbrakulin',
Kiel lulos vi lin ?
Aaaa, Aaaa...
Filo de la Luno
Kiam Luno plenas
Pro ĝoj', tuj ni
Pri l' infan' divenas:
Feliĉas li;
Se li malĝojiĝas,
La Lun' transformiĝas
Al lulilo de lum'
Se li malĝojiĝas,
La Lun' malkreskiĝas
Al lulilo de lum'