Nekomprenantoj folas
Legendo rakontas
Ke virin’ cigana
Alpreĝis la lunon ĝis la aŭrora haro
Plorante ŝi petis,
Edziniĝi viron
Ciganan tiel ŝi
“Vi havos vian viron, brunhaŭtulo”
El la ĉielo diris la plenluno
“Sed kontraŭ mi volas
La filon unuan,
Ke vi havos kun li.
Ke kiu buĉas filon
Por ne esti sola
Iomete amus lin”
La luno volas esti patrino
Sed ĝi ne trovas am‘,
Kiu faras ĝin virin’.
Diru al mi, arĝenta luno,
Kion vi volas fari
kun haŭta knabo
Filo de la luno
Infano naskiĝi el bruna patro,
Blanka tiel la dorso de ermeno
Kun la okuloj grizaj
Anstataŭ verdaj
Albina infan’ de luno
Patro diris “li estas
fil’ de neciganul’
kaj mi ne volas lin”
La luno volas esti patrino
Sed ĝi ne trovas am‘,
Kiu faras ĝin virin’.
Diru al mi, arĝenta luno,
Kion vi volas fari
kun haŭta knabo
Filo de la luno
La patro kredinte perfidita
Iris al lia edzino kun tranĉilo
“Kies estas la fil’?
Vi certe trompis min”
Kaj li mortvundis ŝin
Poste li iris al mont’
Brakteninte la infan’
Kaj li forlasis lin
La luno volas esti patrino
Sed ĝi ne trovas am‘,
Kiu faras ĝin virin’.
Diru al mi, arĝenta luno,
Kion vi volas fari
kun haŭta knabo
Filo de la luno
Do la noktoj havos plenan lunon
ĵus kiam feliĉa estos la knabo
Sed se knabo ploros
La luno malpliiĝos
Por fari al li lulilon
Sed se knabo ploros
La luno malpliiĝos
Por fari al li lulilon