Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
miajn du okulojn, per kiuj mi kapablas
perfekte distingi la nigron de la blanko,
sur la ĉiela volbo, la stelaron brilan
kaj, en homamasoj, l'amatinon mian.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la aŭdadon viglan, per kiu mi perceptas,
dumtage, dumnokte, la kanton de birdetoj
kaj bruojn de marteloj, fulmoj, hundaj bojoj,
kaj la dolĉajn voĉojn de l'amatoj miaj.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
eblon por paroli kaj uzi la vortaron.
Do, mi povas diri la pensojn kaj la sentojn kaj vortojn,
kiajn «panjo, paĉjo, frato, amiko»,
kanti l'amon mian por la tuta mondo.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
ĉi piedojn lacajn, per kiuj mi transpasis
vilaĝojn kaj urbojn, dezertojn, plaĝojn, montojn, arbarojn,
ebenaĵojn, marĉojn, valojn, torentojn,
ĝis la loko kie estas via hejmo.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la inteligenton, per kiu mi komprenas la homan sciencon
laŭ ĉi sentema koro kapabla apartigi
l'bonon de l'malbono
kaj elkovri amon en rigardoj ajnaj.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la rideton dolĉan, la ploron dolorigan,
la kanton per kiu esprimas mi la ĝojon,
kaj mia kanto sonas kiel ĉies kanto,
kaj ĉies kanto sonas kiel mia kanto,
kaj ĉi kanto iĝas de ni ĉiuj la danko!
Dankas mi la vivon, ĝi donis al ni multon.