current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Et uus saaks alguse [Esperanto translation]
Et uus saaks alguse [Esperanto translation]
turnover time:2024-10-04 23:23:13
Et uus saaks alguse [Esperanto translation]

Mi ankoraŭ memoras,

kiam en mian animon venis por resti

tiu sento tiel forta,

sed nun mi staras sur la vojo,

rigardante en mian koron,

en kiu blovas vento.

Sed mi scias, mi scias – ĉio povas ŝanĝiĝi al bono.

Ĉiu pordo, kiu unufoje fermiĝas, remalfermiĝos.

Ankoraŭ

fandiĝas la glacio kaj la nuda arbo burĝonas.

Ĉiu fino estas nenio alia, krom nova komenco.

Necesas nokto, por ke la tago alportu lumon,

por ke la novo komenciĝu.

Kio pasis, restu for,

por ke la novo komenciĝu.

La kurteno releviĝas,

komenciĝas la sekvanta akto,

en kiu mi povas stariĝi el la tero.

La sama animo, sed estas nova ludo antaŭ mi –

mia sorto ŝanĝiĝos,

mia vojo iĝos nova.

Kaj mi scias, mi scias – ĉio povas ŝanĝiĝi al bono.

Ĉiu pordo, kiu unufoje fermiĝas, remalfermiĝos.

Ankoraŭ

fandiĝas la glacio kaj la nuda arbo burĝonas.

Ĉiu fino estas nenio alia, krom nova komenco.

Necesas nokto, por ke la tago alportu lumon,

por ke la novo komenciĝu.

Kio pasis, restu for!

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by