Kaj se endus fari tion, mi ĉesigus la Terturniĝon,
Mi estingus la lumon por ke vi restu malveka.
Se endus, por plaĉi al vi, aŭskulti vin ĉiunokte,
Kiam vi parolas pri amo, ankaŭ mi parolus pri ĝi…
Vi rigardu plu en la fundo de miaj okuloj,
Vi tie vidu plu la plej grandan el la fajregoj.
Kaj via mano gluiĝu sur mia haŭto, kie ĝi volas.
Se vi iam forflugos, mi sekvos, se mi povos.
Kaj se endus fari tion, mi forpelus la vintron
Per printempaj frapegoj kaj longaj helaj matenoj.
Se endus, por plaĉi al vi, mi ĉesigus la tempon,
Por ke ĉiuj viaj hieraŭaj vortoj restu miaj nun.
Mi rigardu plu en la bluo de viaj okuloj,
Viaj du manoj perdiĝu plu en miaj haroj.
Mi ĉion pligrandigos, kaj se tio troas aŭ maltroas,
Mi ĉiam malpravos, se tion vi volas…
Mi ja volas doni ĉion nur se vi kredas tion,
Mia koro ja volas sangi nur se vi vidas tion,
Ĝis mi iĝos nenio alia ol la ombro de viaj noktoj,
Ĝis mi iĝos nenio alia ol ombro sekvanta vin.
Kaj se endus fari tion…