current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Ein paar Steine, zwei Kinder, ein Bach [Esperanto translation]
Ein paar Steine, zwei Kinder, ein Bach [Esperanto translation]
turnover time:2024-09-18 21:02:33
Ein paar Steine, zwei Kinder, ein Bach [Esperanto translation]

Kelkaj ŝtonoj, du infanoj, unu rivereto

kaj unu ludo kun kriado kaj kun bruego.

Hodiaŭ mi estas pirato kaj mia velo estas ruĝa –

mi dronigas ĉiun ŝipon, ĉiun boaton.

Kaj vi rigardas tion, kaj eble pensas.

Kelkaj ŝtonoj, du infanoj, unu rivereto.

Jam antaŭ longa tempo

vi ludis tie ĉi,

konstruis baraĵojn kaj digon

kaj sentis vin libera.

Kelkaj ŝtonoj, du infanoj, unu rivereto.

Kaj kio nun – multajn jarojn post tio?

Vi rigardas melankolie, sed vi ne amuziĝas,

ĉar vi timas, ke via vestkompleto malsekiĝus,

ĉar ludi – tio jam de longa tempo ne interesas vin plu.

Kelkaj ŝtonoj, du infanoj, unu rivereto.

La riverdigo el malseka ligno,

la digo el ŝtonetoj –

ĉio ankoraŭ estas tiel, kiel ĝi estis;

nur vi estas malsama.

Kelkaj ŝtonoj, du infanoj, unu rivereto.

Kaj vi ankoraŭ pensas longe pri tio,

kaj vi pensas pri la akvo, la herbejo, la musko,

kaj vi ne liberiĝos plu de la sento,

ke tie ĉi iam io en vi verŝajne rompiĝis.

Kelkaj ŝtonoj, du infanoj, unu rivereto.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by