Tute sola vi staras sur la ponto
nur por rigardi mute malsupren sur la riveron.
Estas malfrue, sed ia doloro ne lasas vin dormi.
Vi timas, ke la nokto neniam forpasos.
Tamen baldaŭ alvenos nova mateno
kun koloroj kaj hela lumo.
Jes, baldaŭ alvenos nova mateno,
la vivo ne forgesos vin,
ĝi ne forgesos vin.
Vi demandas vin: „Kial tio devis fini tiel?“,
vi ankoraŭ tenas rozon en viaj manoj.
Ĝi estas velkinta – ĵetu ĝin en la nigran akvon,
ĉar por vi floros novaj rozoj.
Jam baldaŭ alvenos nova mateno
kun koloroj kaj hela lumo.
Jes, baldaŭ alvenos nova mateno,
la vivo ne forgesos vin,
ĝi ne forgesos vin.
Ĉiu homo havas tiajn momentojn,
kiam li pensas, ke li ne povas plu elteni,
sed la amo resanigos la vundojn;
estas neniu, kiu estas perdinta.
Ĉar baldaŭ alvenos nova mateno
kun koloroj kaj hela lumo.
Jes, baldaŭ alvenos nova mateno,
la vivo ne forgesos vin,
ĝi ne forgesos vin.